domingo, 21 de agosto de 2011

MIA DEZIRO ESTUS SKRIBI...


Kroniko de Rubem Braga
Mia deziro estus skribi historion tiel ŝercan, ke tiu malsana junulino en tiu griza domo, traleginte mian historion en ĵurnalo, ridus, tiel ridus, ke ŝi ekplorus kaj dirus – “Ho, mia Dio, kia ŝerca historio ĝi estas!” Tiam ŝi rakontus al la kuiristino kaj telefonus al du aŭ tri amikinoj, por rerakonti la historion. Kaj ĉiuj, al kiuj ŝi rakontus, multe ridus kaj restus ĝoje surprizitaj vidi ŝin tiel gaja. Ha, se nur mia historio efikus, kiel sunradio nerezisteble blonda, varma, vivanta en ŝia vivo de malsocietema, funebreca, malsana junulino. Ŝi mem mirus, aŭdante sian propran ridon, kaj poste ŝi ripetus al si – “tiu historio estas ja tre ŝerca!”.
Unu geedza paro estus hejme malbonhumora, la edzo tre ĉagrenita pro la edzino, la edzino tre kolera kontraŭ la edzo, sed tiu paro estus atingita de mia historio. La edzo legus ĝin kaj komencus ridi, kio pliakrigus la koleron de la virino. Tamen, post kiam, malgraŭ sia malbonvolo, ŝi ekkonus la historion, ankaŭ ŝi multe ridus, kaj restus ambaŭ ili ridantaj, unu ne povante rigardi la duan sen ridi denove; kaj unu, aŭdante tiun ridadon de la dua, rememorus la feliĉan tempon de amindumo, kaj jen ili retrovus la perditan ĝojon esti kune.
En la prizonojn, en la hospitalojn, en ĉiujn atendoĉambrojn mia historio alvenus – tiel alloge senpage, tiel nerezisteble, tiel kolore kaj tiel pure, ke ĉiuj purigus siajn korojn per larmoj de ĝojo. La distrikta delegito, leginte mian historion, liberigus tiujn ebriulojn kaj ankaŭ tiujn povrajn virinojn prenitajn de sur la trotuaro kaj dirus al ili – “Bonvolu konduti bone. Diable! Mi ŝatas aresti neniun!”
Tiam, ĉiuj traktus pli bone siajn dungitojn, siajn dependantojn kaj siajn similulojn je ĝoja kaj spontanea honoro al mia historio.
Ĝi iom post iom disiĝus tra la mondo kaj estus rakontata en mil manieroj, kaj ĝi estus atribuita al iu perso en Niĝerio, al iu aŭstraliano en Dublino, al iu japano en Ĉikago – sed tamen en ĉiuj lingvoj ĝi konservus sian freŝecon, sian purecon, sian surprizan allogecon; kaj, en la malantaŭo de vilaĝo en Ĉinujo, iu tre malriĉa ĉino, tre saĝa kaj maljuna, dirus: “Mi neniam antaŭe aŭskultis tiel ŝercan kaj tiel bonan historion en mia tuta vivo; valoris la penon vivi ĝis hodiaŭ por aŭskulti ĝin; tiu historio ne povas esti kreita de iu homo, sed certe estis iu babilema anĝelo, kiu rakontis ĝin ĉe la oreloj de sanktulo, kiu dormis, sed kiun li opiniis jam mortinta; jes, certe ĝi estas ĉiela historio, kiu hazarde filtriĝis en nian sciadon; ĝi esta dia”.
Kaj kiam la aliaj demandus min – “sed kiel do vi elpensis tiun historion?” – tiam mi respondus, ke ĝi ne estas mia, ke mi aŭskultis ĝin hazarde sur la strato, de iu nekonato, kiu rakontis ĝin al alia nekonato, ĉene per la sekvantaj komencaj vortoj: “Hieraŭ mi aŭdis iun rakonti historion...”.
Kaj jen mi plene kaŝus la simplan veron, nome, ke mi kreis mian tutan historion en unu sola sekundo, kiam mi pensis pri la malĝojeco de tiu junulino, kiu estas malsana, kiu ĉiam estas malsana kaj ĉiam estas funebreca kaj sola en tiu malgranda griza domo en mia kvartalo.”
Esperantigis: Josenilton